
第25章 狐嫁女—LA EDZINIGO DE VULPA FILINO
Junaĝe la ministro Yin de Licheng estis malriĉa, sed kuraĝa kaj saĝa. En lia hejmurbo estis domaro de iam fama familio. Tre vastterena, je dekoj da muoj, kun konstruaĵoj interkomuniĝantaj. Tie ofte okazis strangaĵoj kaj tial ĝi fariĝis senloĝe forlasita. Post longa tempo, iom post iom plene okupis la domaron sovaĝaj kreskaĵoj, tiel ke neniu kuraĝis eniri ĝin eĉ dum tago. Okaze Yin kundrinkis kun siaj amikoj-instruituloj.
Iujŝerce diris: "Se iu kuraĝos tranokti tie en la domaro, ni kune regalu lin per festeno."
"Kio malfacila tio estas?" eksaltis Yin dirante. Preninte maton kun si, Yin ekiris tien.
La amikoj kune akompanis lin ĝis la pordo kaj ŝerce diris: "Ni atendas ĉi tie portempe. Se vi vidos ion, urĝe helpkriu! "
Yin ridis, dirante: "Se mi renkontos vulpo-spiriton aŭ fantomon, mi kaptu ĝin kaj alkonduku al vi kiel atestaĵon," kaj li eniris.
Jen la sovaĝaj kreskaĵoj dense kovris la vojon. Tiam estis la sepa aŭla oka tago de la monato, kiam la krescento malklare palis sur laĉielo kaj dank'al tio, la pordoj estis videblaj. Palpante Yin antaŭen puŝiĝis, enirinte tra kelkaj pordoj li venis al la malantaŭa pavilono. Li ascendis la terason, aminde puran kaj haltis tie okcidenten rigardante liĝuis la spektaklon de luno kisanta la malproksiman monton. Sidante tie longan tempon, li trovis neniun strangaĵon kaj en penso opiniis la onidiron mokinde misa. Li sternis la maton sur la tero, prenis ŝtonon kiel kapkusenon kaj kuŝante spektis la stelojn Bovisto kaj Teksistino. Kiam la unua nokta gardoperiodo estis baldaŭ finiĝonta, Yin sentis sin dormema. Jen aŭdiĝis paŝbruoj ascendantaj de la teretaĝo. Yinŝajnigis sin dormiĝinta kaj subrigardis. Jen venis knabino en blua vesto, tenante lotusforman lanternon en la mano. Ekvidante Yin, la blue vestita knabino surpriziĝis, retrotiriĝis kaj parolis al postsekvantoj: "Ĉi tie estas fremdulo! "
"Kiu?" demandis iu de malsupre.
"Mi ne konas," ŝi respondis.
Post momento, ascendis maljunulo, kiu, observinte Yin, diris: "Jen ministro sinjoro Yin. Li jam endormiĝis sufiĉe profunde. Ni faru niajn aferojn. Ĉar lia sinjora moŝto estas senbridema, tre eble li ne mirigite riproĉus nin." Kaj ili eniris la pavilonon unu post alia. La pordo ĉiuj malfermiĝis. Post momento, iris aŭ venis ankoraŭpli multaj homoj. Kaj la supera etaĝo estis pli lumita de la lanternoj kaj iĝis same brila kiel en tago. Tiam Yin iomete turnis sin kaj ekternis.
Aŭdante ke sinjoro Yin vekiĝis, la maljunulo eliris kaj surgenue salutis kun parolo: "Mi havas filinon, kiu edziniĝas hodiaŭnokte. Senintence ni ĝenis vin. Bonvolu pardoni nin! "
"Ho, mi ne sciis, ke la nupto okazas hodiaŭkaj kunportis neniun donacon. Mi sentas honton ne povante vin gratuli." Yin leviĝis kaj diris tenante la manon de la maljunulo. "La ĉeesto de Via Moŝto jam signifas la subpremon al malicaj demono. Tio estas nia granda feliĉo!" la maljunulo respondis: "Kaj nun mi petas vian favoron por ni havu honoron, ke vi degne akompanu la gastojn en nia festeno." Yin ĝoje konsentis kaj eniris la pvilonon lukse meblitan. Dum li rigardis la dekoracion, eniris virino pli ol 40-jara kaj lin salutis: "Jen mia edzino," la maljunulo prezentis.Yin faris reciprokan saluton alŝi. Muziko ekludis kaj alkuris lakeo, kiu ascendis kaj raportis: "Jam alvenas!"
La maljunulo tuj iris renkonte kaj Yin ankaŭstaris atendante. Post momento, la novedzo estis enkondukita post tufo da ruĝa gazo, ĉirkaŭ17 aŭ18-jara, tre belaspekta. La maljunulo ordonis al sia bofilo ke li unue salutu al la honorinda gasto. La juna novedzo rigardis sinjoron Yin, verŝajne akceptanton de gastoj. Kaj salutis lin kiel duongastiganton. Sekve la bogepatroj kaj la bofilo intersalutis. Nur post tio ili altabliĝis. Post momento nuboj da servistinoj komencis alporti pladojn kun diversaj frandaĵoj kaj vino. La tasoj, pladoj, bovloj, telerojĉu el oro, ĉu el jado, sorĉe brilis sub la lumo de kandeloj. Post kelkfoja rondverŝado de vinoj, la maljunulo alvokis servistinon, por keŝi invitu la novedzinon veni. La servistino jesis kaj eniris, sed post longa tempo ankoraŭ ne revenis. Tiam la maljunulo staris kaj levante la kurtenon, mem urĝigis la alvenon de sia filino. Jen, eskortata de kelkaj ĉambristinoj kaj maljuna servistino, la novedzino eliris kun tintado de interfrapantaj orringoj aŭjadornamaĵoj kaj disŝvebado de aromaĵoj. Laŭordono de la maljunulo la novedzino riverencis al la supre sidantaj gepatroj, novedzo kaj honorindaj gastoj, posteŝi sidiĝis apud sia patrino. Yin strabe rigardisŝin kaj trovisŝin kun brilaj perlaj ornamaĵoj sur la nigra hartubero–vere senkompara belulinoŝi estis! Oni donis al sinjoro Yin oran vinpokalon, kun kapacito de kelkaj doŭ-oj por drinki. Yin pensis, ke tiu vinpokalo estas bona atestaĵo, kiun li povos montri al siaj amikoj, do ŝtele kaŝis ĝin en sian manikon. Ŝajnigante sin ebria Yin apogis sin al la tableto kaj estis kvazaŭfalinta en dormon. Li aŭdis, ke aliaj diris: "La sinjoro ebriiĝis! La sinjoro ebriiĝis!" Post momento la novedzo adiaŭis. Laŭta muziko reaŭdiĝis abrupte kaj ĉiuj descendis la etaĝon lin adiaŭi. Kiam la domanoj de la mastro kolektis drinkilaron, ili eksciis, ke mankas unu vinpokalo, kiun oni neniel povis retrovi. Iuj mallaŭte esprimis sian suspekton pri la dormanta sinjoro Yin, sed la maljunulo haste avertis ke ili silentu, timante ke Yin aŭdis tion. Post iom da tempo ĉie regis silento. Kiam Yin levis sin,ĉirkaŭ li estis nur mallumo, tamen ĉie ankoraŭ ŝvebis aromoj kaj vinodoro. Kiam aŭroro venis al la oriento Yin senurĝe eliris. Palpante en sia maniko, li eksciis, ke la ora vinpokalo ankoraŭrestis. Kiam li venis al la pordo, liaj amikoj jam atendis tie sed ili suspektis, ke Yin elŝteliĝis dum nokto kaj reeniris en frua mateno, tiam Yin montris la vinpokalon al ili, ĉiuj ege surpriziĝis kaj pridemandis. Yin respondis priĉio. La amikoj opiniis, ke malriĉa klerulo ne povus havi tian objekton kaj kredis lian parolon. Poste Yin sukcese trapasis la metropolan ekzamenon kaj laboris en Feiqiu. Tie estis fama familio Zhu, kiu regalis sinjoron Yin per festeno. La mastro ordonis,ke oni alportu la grandajn vinpokalojn, sed dum longa tempo oni ne povis alporti. Tiam iu lakeo flustris ion al la mastro. Verŝajne la mastro tre koleris. Post momento la oraj pokaloj fine estis alportitaj, per kiuj la mastro regalis la gaston drinki. Observante Yin komprenis, ke la vinpokaloj per nenio, ĉu modelo aŭ gravuritaj ornamoj, diferencis de tiuj uzitaj de la vulpo. Kun granda dubo Yin demandis pri tio, kie oni faris la pokalojn kaj Zhu respondis: "Resume la vinpokaloj devis esti en kompleto el ok. Kiam mia prapatro laboris kiel mandareno en la metropolo, li dungis majstran metiiston fari ilin kaj ili fariĝis trezoraj heredaĵoj de nia familio jam de pluraj generacioj. Okaze de alveno de via sinjora moŝto, mi volis preni ilin de la kesto, sed restis nur sep. Sed ni dubas keĝi estasŝtelita de lakeoj, ĉar la polvo dum dek jaroj restis netuŝitaj, tial mi neniel povas kompreni tion." "Ho, kredeble la ora vinpokalo forflugis kiel feaĵo!" S-ro Yin ridis parolante. "Tamen oni ne devas perdi la trezoran heredaĵon. Hazarde mi havas unu, tre similan al tio, do mi donacuĝin al vi." Reveninte al sia oficejo post la festeno, sinjoro Yin eltrovis la oran vinpokalon kaj rapide sendis al la mastro Zhu. Zorge observinte Zhu estis frapita de eksterordinara mirego. Li persone vizitis sinjoron Yin por danki kaj demandis priĝia deveno. S-ro Yin rakontis ĉion detale al li kaj eksciis, ke la vulpospirito, kvankam povas preni objekton el mil liojn malproksima loko, tamen finfine ne kuraĝis rezerviĉe si.