世界语全译本:聊斋志异(全4册)
上QQ阅读APP看本书,新人免费读10天
设备和账号都新为新人

第9章 瞳人语—LA PAROLANTAJ PUPILOJ

Instruitulo Fang Dong de Chang'anĝuis sufiĉe grandan famon kiel talentulo, sed li estis tiel flirtema kaj malserioza, ke li kutime postsekvis galante post ekskursanta virino, kiun li renkontis surkampare.

Foje je unu tago antaŭla Tago de Klaro kaj Brilo[10], kiam li hazarde promenis enĉirkaŭurbo, li ekvidis malgrandan kaleŝon, garnitan per ruĝa brodita kurteno, kiun sekvis eskortante aro da servistinoj surĉevaloj, senurĝe veturantaj. Interalie li trovis, ke unu el la servistinoj aspektis aparte bela. Proksimiĝinte al la kaleŝo, tra la tute malfermita kurteno li vidis tiomĉarman fraŭlinon, kian li neniam vidis antaŭe. Fang estis tute ravita ensorĉite kaj gvatsekvis la kaleŝon, jen antaŭe jen malantaŭe ameme rigardante dum kelkaj lioj. Subite la fraŭlino alvokis sian servistinon al la kaleŝo kaj ordonis: "Mallevu por mi la kurtenon! De kie venas tiel aŭdaca frenezulo, kiu ŝtele rigardadas tro ofte?" La servistino mallevis la kurtenon, kolere rigardante al Fang, ekparolis: "Ĉu vi scias? Jen novedzino de la Sepa Princo de la Senmortula Urbo Lotuso, venanta por viziti parencojn en la patrina domo, sed ne la kampula virino, kiun vi povas libere rigardi!" Kaj ŝi prenis de la sulko polvon, kiun ŝi ŝutis rekte kontraŭFang.

Li duone fermis siajn okulojn polvfrapite. Kiam li viŝis ilin kaj rigardis:malaperis kaj la kaleŝo kaj la ĉevaloj. Kun surpriziĝo kaj dubo Fang revenis kaj eksentis siajn okulojn malsanaj. Li petis kuraciston kontroli. Malferminte la palpebron oni trovis sur lia okulglobo malgrandan membranon. Post nokto la malsano fariĝis pli serioza. Larmoj falis neĉesigeble. La membrano fariĝis pli kaj pli granda, post tagoj jam same dika kiel monero. Sur lia dekstra okulo ekkreskis io spirala, kion nenia kuracilo povis forigi. Tio ĉagrenis lin kaj li eĉ preferus morti. Fang multe pentis pri sia malbona konduto. Informiĝinte pri onidiro, ke la sutro Lumo povis savi suferanton de malfeliĉo, li havigis unu volumon al si kaj petis, ke oni instruu al li reciti la sutron. Komence li sentis tion senpaciencige teda, sed iom post iom, post longa ripetado, li retrovis en si trankvilon. Ĉu mateneĉu vespere dumĉiu libera tempo, li okupis sin per la sutrorecitado sidante kun interfleksitaj kruroj kaj nombrante rozarion en sia mano. Tiel li persistis unu jaron kaj atingis la animstaton de kompleta trankvilo. Iun tagon li subite aŭdis voĉon, tiom mallaŭtan kiel tiu de muŝo, el la maldekstra okulo: "Estas tro obskure ĉi tie vere netolereble!" Kaj respondis voĉo en la dekstra okulo: "Lasu nin kune ekskursi por momenta refreŝiĝo," kaj li eksentis jukon en la du naztruoj, verŝajne io elrampis forlasinte la naztruojn kaj revenis laŭla sama vojo en okulojn nur post longa tempo. Li denove aŭdis parolon en pupilo: "Ho, jam sufiĉe longan tempon mi ne vizitis la ĝardenon: La orkideoj ĉiuj velkis kaj mortis!"

Ĉar Fang tre ŝatis orkideojn kaj plantis multajn orkideojn en la ĝardeno. Ordinare li mem akvumis ilin. Sed post sia blindiĝo li ne plu zorgis tion dum longa tempo. Nun, aŭdinte la parolon en sia pupilo, li demandis al sia edzino: "Kial vi lasis la orkideojn velkmorti en ĝardeno?" Ŝi demandis: "Kiel vi povus ekscii pri tio?" Fang respondis. La edzino iris al la ĝardeno kontroli kaj trovis, ke la orkideoj vere velkmortis. Ambaŭmiregis kaj la edzino silente gvatis embuske en laĉambro. Jen! Ŝi ekvidis, ke el la naztruoj de Fang elflugis du hometoj, malpli grandaj ol fabgrajnoj, kiuj, rapidmovaj, unu post la alia, zumante forflugis tra la pordo kaj fine malaperis. Post momento, ili revenis kune flugante al la vizaĝo de Fang. Kaj kvazaŭ abelo aŭformiko, reeniris al sia nesto. Tio okazis dum du aŭtri tagojn.

Fang denove aŭdis parolon en la maldekstra okulo: "Estas tre maloportune iri tra la tunelo. Prefere ni apertu por ni pordon!" Kaj la dekstra voĉo respondis: "Sed mia muro estas tro dika, malfacile trarompebla." "Lasu min provi," diris la maldekstra voĉo. "Se mi sukcesos, ni ambaŭkunĝuu la saman trairejon." Kaj Fang eksentis, ke en la maldekstra okulo io gratis.

Post momento, aperturo estis farita kaj li ekvidis la meblojn en la ĉambro.Ĝojege Fang sciigis al sia edzino, kiu ekzamenis lian okulon kaj trovis malgrandan aperturon sur la membrano, tra kiu ŝi povis vidi la nigran pupilon brilantan, tre similan al kajena pipro. La sekvantan matenon, la dika membrano tute malaperis. Post zorga observado la okulo vidiĝis kun du pupiloj. Tamen la spiralo sur lia dekstra okulo ankoraŭ restis senŝanĝa. Tiam ili sciis, ke la du pupiloj kunloĝas en la sama okulo. Kvankam kun unu blinda okulo, tamen Fang povis vidi pli bone ol kun blindaj okuloj. De tiam li regis sin pli rigore kaj estis rigardata en sia hejmloko kiel bonvirta homo.

Komentarias la verkanto de la strangaĵoj:

Vilaĝa sinjoro veturis kune kun siaj du amikoj. Dumvoje li vidis demalproksime ke antaŭe iris juna virino rajdas sur azeno. Li ŝerce recitis la verson: "Ho, bela virino!" Kaj vokante al la du amikoj, aldonis: "Ni pelu!" Iliĝoje ridante galopis. Sed kiam ili kuratingis, li trovis ŝin neniu alia ol sia propra bofilino. Honteme kaj desapontite li eksilentis. Tamen la du amikoj, ŝajnigante sin sensciaj pri tio, komentariis ŝin per sufiĉe malĉastaj vortoj. Kun granda honto la sinjoro balbutis: "Estas edzino de mia plej aĝa filo!" Nur tiam la amikoj ĉesigis sian ŝercon kun kaŝitaj mokridoj. Estas ridinde ke flirtemulo ofte kaŭzis al si mem malhonoron. Dume la blindigo ja estis rigora repago de la dioj. Ni ne povas scii, kiu dio estas la Princo de la Urbo Lotuso, ĉu reaperanto de la Bodisatvo? Tamen la malgrandaj hometoj rompis aperturon. Kvankam la dioj estis severaj, ili ja ne malhavigis laŝancon, por ke la kulpinto korektu sian eraron.